La Mikscifona Knabino de Oz - Baum Lyman Frank 18 стр.


“Ni bezonas stupetaron.”

“Cu vi havas?”demandis Doroteo.

“Certe. Ni uzas stupetarojn en niaj minoj,”diris li. Li forkuris por alporti la stupetaron, kaj dum li forestis la Kornuloj kungrupigis kaj bonvenigis la fremdulojn al sia lando, car per ili granda milito evitigis.

Post nelonge Diksi revenis kun alta stupetaro kiun li apogis per la barilo. Ojo tuj grimpis al la supro de la stupetaro kaj Doroteo grimpis proksimume la duonon kaj

Cifoneroj staris ce gia piedo. Toto cirkaukuris gin kaj bojis.

Post tio Ojo detiris la Birdotimigilon de la paliso kaj transdonis lin al Doroteo, kiu siavice submetis lin al la Mikscfona Knabino.

Tuj kiam li staris surpiede sur solida tero la Birdotimigilo diris:

“Grandan dankon. Mi fartas pli bone nun. Mi ne plu devas kusi sur tiu paliso.”

La Kornuloj komencis ridi, kredante ke li diris sercon, sed la Birdotimigilo skuis sin kaj frape platigis sian pajlon iomete kaj diris al Dorteo:“Cu estas atentinda truo en mia dorso?”

La knabineto zorge ekzamenis lin.

“Estas tre granda truo,”si diris. “Sed mi havas kudrilon kaj fadenojn en la dorsosako kaj mi rekudros vin.”

“Bonvolu,”li petegis.

“Pro la de-truo de la kruro si volas sen-truigi vin!”Diksi atentigis, kaj denove la Kornuloj ridis, tre gene al la Birdotimigilo.

Dum Doroteo kudris la truon en la dorso de la pajlulo Cifoneroj ekzamenis liajn aliajn partojn.

“Ankau unu el liaj kruroj estas sirita!”si kriis.

“Oho!”kriis malgranda Diksi;“estas malbone. Donu al li la kudrilon kaj fadenon por ke li re-par-igu sin.”

“Ha, ha, ha!”ridis la Cefo, kaj la aliaj Kornuloj tuj ridegis laute.

“Kio amuzas?”demandis la Birdotimigilo severe.

“Cu vi ne komprenas?”demandis Diksi, kiu ec pli ol la aliaj ridis. “Temas pri serco. Nepre jen la plej bona serco iam farita de mi. Vi marsas per viaj kruroj, do vi riparas la kruron por ke reparigu viaj kruroj. Cu vi komprenas?Per riparo farigas re-paro. Ho, ho, ho!Hi, hi!Mi tute ne sciis ke mi povas fari tiel belan sercon!”

“Bonege!”ehis la Cefo. “Kiel vi faras tion, Diksi?”

“Mi ne scias,”diris Diksi modeste. “Eble kauzas gin la radiumo, sed mi emas kredi ke estas pro mia bonega intelekto.”

“Se vi ne cesigos,”la Birdotimigilo informis lin, “estos pli terura milito ol tiu el kiu vi jus eskapis.”

Ojo profunde pensis, kaj nun li demandis al la Cefo:

“Cu ekzistas obskura puto ie en via lando?”

“Obskura puto?Mi neniam audis pri io tia,”estis la respondo.

“Ho, jes,”diris Diksi, kiu audis la demandon de la knabo.

“Estas tre obskura puto en mia radiumomino.”

“Cu estas akvo en gi?”Ojo fervore demandis.

“Mi ne scias;mi neniam rigardis. Sed ni povos rigardi.”

Do, tuj kiam la Birdotimigilo estis riparita, ili decidis iri al la mino kun Diksi. Kiam Doroteo regustigis la formon de la pajlulo per palpofrapado li deklaris ke li sentas sin kvazau nova kaj tute preta por novaj aventuroj.

“Sed,”diris li, “mi preferas ne plu palisi. La Alta Socio sajne ne taugas por mi.”Kaj post tio ili forrapidis por eskapi de la ridado de la Kornuloj, kiuj kredis ke tio estis nova serco.

Capitro 24. Ojon trovas la obskuran puton

Ili nun sekvis Diksin al la fundo de la granda kavo, preter la Kornula urbo, kie estis pluraj rondaj obskuraj truoj kondukantaj en la teron oblikve. Diksi iris al unu el tiuj truoj kaj diris:

“Jen la mino en kiu kusas la obskura puto kiun vi sercas. Sekvu min kaj pasu atente kaj mi gvidos vin al la loko.”

Li eniris la unua kaj post li iris Ojo, post li estis Doroteo, kaj malantau si estis la Birdotimigilo. La Mikscifona Knabino eniris la lasta, car Toto pasis apud sia mastrineto.

Kelkajn pasojn preter la buso de la aperturo estis plene senlume. “Vi ne mistrafos la vojon, tamen,”diris la Kornulo, “car estas nur unu vojo. La mino apartenas al mi kaj mi konas ciun pason de la vojo. Jen bela serco, cu ne: la mino apartenas min.”Li ridis gaje dum ili sekvis lin silente lau la kruta deklivo. La truo estis nur su ?ce granda por ke ili marsu rektaj, kvankam la Birdotimigilo, kiu estis nepre la plej alta en la grupo, ofte bezonis klini sian kapon por ne bati la plafonon.

La planko de la tunelo estis malfacile surmarsebla car gi trivigis glata kiel vitro, kaj baldau Cifoneroj, kiu estis iom malantau la aliaj, glitis kaj falis kapantauen. Tuj si komencis malsuprengliti, tiom rapide ke kiam si atingis la Birdotimigilon si senekvilibrigis lin kaj faligis lin kontrau

Doroteon, kiu faligis Ojon. La knabo falis kontrau la Kornulon, tiel ke ciuj falis lau la glita deklivo tute intermiksite, ne kapablaj vidi kien ili iras pro la senlumeco.

Bonfortune, kiam ili atingis la fundon la Birdotimigilo kaj Cifoneroj estis antauaj, kaj la aliaj batfrapis kontrau ilin, tiel ke neniu vundigis. Ili trovis sin en vasta kavo kiun nehele iluminas la etaj grajnoj de radiumo kiuj diskusas inter la ne ?ksitaj rokoj.

“Nun,”diris Diksi, kiam ili ciuj restarigis, “mi montros al vi kie estas la obskura puto. Jen granda loko, sed se ni ?rme tenos unu la alian ni ne perdigos.”

Ili prenis manojn kaj la Kornulo gvidis ilin en senluman angulon, kie li ekhaltis.

“Atentu,”diris li averte. “La puto estas ce viaj piedoj.”

“Bone,”respondis Ojo, kaj surgenuiginte li palpis en la puton per sia mano kaj trovis ke gi enhavas akvon. “Kie estas la ora ?akono, Doroteo?”li demandis, kaj la knabineto transdonis al li la ?akonon, kiun si kunportis.

Ojo resurgenuigis kaj zorge palpante en la mallumo li sukcesis plenigi la ?akonon per la nevidata akvo kiu estas en la puto. Post tio li re ?ksis ?rme la kovrilon de la ?akono kaj metis la valoregan akvon en sian poson.

“Bone!”li denove diris, gojavoce;“nun ni povos reiri.”

Ili reiris al la buso de la tunelo kaj komencis rampi zorgoplene lau la deklivo. Cifoje ili devigis Cifonerojn resti lasta, timante ke denove si glitos;sed ili ciuj sukcesis senakcidente supreniri kaj la Mangtula knabo tre gojis kiam li ekstaris en la Kornula urbo kaj rekonis ke la akvo el la obskura puto, por kiu li kaj liaj amikoj tiom longe veturis, estas sekura en lia jakoposo.

Capitro 25. Ili subachetas la pigran kvelulon

“Nun,”diris Doroteo, dum ili staris sur la monta vojo, postlasinte la kavon en kiu logas la Saltuloj kaj la Kornuloj, “mi opinias ke ni nepre devas trovi vojon en la Landon de la Palpbrumoj, car tien Ojo volas nun iri.”

“Cu ekzistas tia vojo?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi ne scias,”si respondis. “Mi supozas ke ni povus reiri lau la vojo kiun ni sekvis ci tien, al la domo de Jocjo

Kukurbokapo, kaj post tio turni nin por eniri la Palpbruman Landon;sed tio sajnas cirkaukuri senbezone, cu ne?”

“Tiel,”diris la Birdotimigilo. “Kion nun devos akiri Ojo?”

“Flavan papilion,”respondis la knabo.

“Do ja nepre necesos iri en la Palpbruman landon, car tiu estas la ?ava lando en Oz,”komentis Doroteo. “Mi opinias, Birdotimigilo, ke ni devus konduki lin al la Stana Lignohakisto, car li ’stas Imperiestro de la Palpbrumoj kaj helpos nin trovi la dezirajon de Ojo.”

“Kompreneble,”respondis la Birdotimigilo, gajigante pro la propono. “La Stana Lignohakisto faros kion ajn ni petos, car li estas unu el miaj plej karaj amikoj. Mi kredas ke ni povos trovi mallongan transiran vojon al lia kastelo uzante unu tagon malpli ol se ni reveturus lau la vojo per kiu ni venis.”

“Mi konsentas kun vi pri tio,”diris la knabino;“kaj tio signifas ke ni devos iri ciam maldekstren.”

Ili devis malsupreniri la monton antau ol ili povis trovi padon kiu kondukas lau la dezirata direkto, sed inter la falintaj rokoj ce la piedo de la monto estis apenau-videbla pado kiun ili decidis sekvi. Du au tri horoj da marsado lau tiu pado kondukis ilin al senarba, plata lando, kie estis kelkaj kultivejoj kaj kelkaj disaj domoj. Sed ili sciis ke ili plu estas en la Lando de la Kveluloj, car cio estas hele ruga.

Kompreneble, la arboj kaj herbo ne estis rugaj, sed la bariloj kaj domoj estis farbitaj tiukoloraj kaj ciuj sovagaj plantoj apud la vojo havis rugajn ?orojn. Tiu parto de la Kvelula Lando aspektis kvieta kaj prospera, kvankam iom soleca, kaj la vojo estis pli facile videbla kaj pli facile sekvebla.

Sed precize kiam ili gratulis sin pro la progresigo de la veturo ili ektrovis largan riveron kiu kuras inter altaj deklivoj, kaj tie la vojo ?nigis kaj estis nenia ponto au alia transirejo.

“Estas kurioze,”komentis Doroteo, rigardante la akvon penseme. “Kial estas vojo, se la rivero neebligas plumarsadon?”

“Boj!”diris Toto, rigardante serioze en sian vizagon.

“Vi ne ricevos pli bonan respondon,”deklaris la Birdotimigilo, laukutime ridetante komike, “car neniu el ni scias pli ol Toto pri ci tiu vojo.”

Diris Cifoneroj:

“Kiam ajn riveron mi vidas, Tremo granda sur min eksidas.

Neniam povas mi forgesi

Malseki akvo ne povas ekcesi.

Se trempigos ci-cifonoj miaj, Ridos ciuj homoj senpiaj.

Do mi neniam nagi ekprovos

Gis akvon sekan eble mi trovos.”

“Penu regi vin, Cifoneroj,”diris Ojo;“vi denove frenezigas. Neniu intencas transnagi tiun riveron.”

“Ne,”decidis Doroteo, “ni ne povus transnagi gin ec se ni provus. Gi estas tro granda rivero, kaj la akvo movigas terure rapide.”

“Devus esti pramisto kun boato,”diris la Birdotimigilo; “sed tiun mi ne vidas.”

“Cu ni ne povus fari ?oson?”sugestis Ojo.

“Trovigas nenio el kiu fari gin,”respondis Doroteo.

“Boj!”diris Toto denove, kaj Doroteo vidis ke li rigardas laulonge de la riverbordo.

“Nu, li vidas domon tie!”kriis la knabineto. “Mirigas min ke ni ne mem rimarkis gin. Ni aliru kaj demandu al la logantoj kiel transiri la riveron.”

Duonan kilometron for sur la bordo staris malgranda ronda domo, helruge pentrita, kaj car gi estis ilia ?anke de la rivero ili rapidis cele gin. Dika vireto, vestita tute ruge, elvenis por saluti ilin, kaj kun li estis du infanoj, ankau ruge vestitaj. La okuloj de la viro estis grandaj kaj rigardegis dum li ekzamenis la Birdotimigilon kaj la Mikscfonan Knabinon, kaj la infanoj timete kasis sin malantau li kaj rigardetis timide Toton.

“Cu vi logas ci tie, bonulo?”demandis la Birdotimigilo.

“Mi kredas ke jes, Plej Potenca Magiisto,”respondis la Kvelulo, profunde klinante sin;“sed cu mi estas veka au cu mi songas mi ne certas, do mi ne estas certa pri kie mi logas. Se vi bonvolos pinci min mi ekscios.”

“Vi estas veka,”diris Doroteon, “kaj jen ne magiisto, nur la Birdotimigilo.”

“Sed li vivas,”protestis la viro, “kaj devus ne esti tiel, sciu. Kaj tiu alia terura ulo —la knabino tutcifona —aspektas ankau viva.”

“Multe,”deklaris Cifoneroj, ?mienante al li. “Sed tio ne koncernas vin, sciu.”

“Mi rajtas surprizigi, cu ne?”demandis la viro humile.

“Mi ne certas;sed vi ja ne rajtas diri ke mi estas terura.

La Birdotimigilo, kiu estas nobelo tre saga, opinias min bela,” respondis Cifoneroj kolere.

“Forgesu tion,”diris Doroteo. “Diru al ni, bona Kvelulo, kiel ni povos transiri la riveron.”

“Mi ne scias,”respondis la Kvelulo.

“Cu neniam vi transiras gin?”demandis la knabino.

“Neniam.”

“Cu ne transiras veturantoj?”

“Neniam mi trovis tion,”diris li.

Ilin surprizis tiu diro, kaj la viro pludiris:“La rivero estas su ?ce granda, kaj la ?uo estas forta. Mi konas viron logantan aliborde, car mi jam de multaj jaroj vidas lin tie;sed ni neniam interparolis car neniu el ni iam transiris.”

“Strange,”diris la Birdotimigilo. “Cu vi ne havas boaton?”

La viro indikis per kapa gesto ke tion li ne havas.

“Nek ?oson?”

“Nek tion.”

“Kien iras la rivero?”demandis Doroteo.

“Tien,”respondis la viro, gestante per unu mano, “en la Landon de la Palpbrumoj, kiun regas la Stana Imperiestro, kiu nepre estas potenca magiisto car li konsistas plene el stano, tamen li vivas. Kaj tie,”indikante per la alia mano, “la rivero kuras inter du montoj kie logas dangeraj popoloj.”

La Birdotimigilo rigardis la akvon antau ili.

“La akvo ?uas cele la Palpbruman Landon,”diris li;“kaj se tiel, se ni havus boaton, au ?oson, la rivero ?osigus nin tien pli rapide kaj pli facile ol ni povus marsi.”

“Estas vere,”konsentis Doroteo;kaj post tio ili ciuj rigardis pensoplene kaj demandis al si kion fari.

“Kial la viro ne faru por ni ?oson?”demandis Ojo.

“Cu vi bonvolos?”demandis Doroteo, turninte sin al la Kvelulo.

La dikulo kapneis.

“Mi estas tro pigra,”li diris. “Mia edzino nomas min la plej pigra persono en la tuta Oz, kaj si ciam diras la veron.

Mi malamas cian laboron, kaj estas malfacila laboro fari ?oson.”

“Mi donos al vi mian sm’raldan ringon,”promesis la knabino.

“Ne;mi ne amas smeraldojn. Se gi estus rubio, car ties koloron mi plej preferas, mi eble iomete laborus.”

“Mi havas kelkajn Plenmangajn Pilolojn,”diris la Birdotimigilo. “Ciu estas sama kiel telero da supo, fritita ?so, safostufo, omara salato, Ruseca pandeserto kaj citronjeleo — cio en unu piloleto kiun vi povas sengene gluti.”

“Sengene!”kriis la Kvelulo, multe interesate;“do tiuj piloloj vere konvenus por pigrulo. Estas ege gene devi maci mangajojn.”

“Mi donos al vi ses tiajn pilolojn se vi helpos nin fari ?oson,”promesis la Birdotimigilo. “Ili estas kombinajo de mangajoj kiujn tre amas mangemuloj. Mi neniam mangas, sciu, car mi estas el pajlo;sed kelkaj el miaj amikoj regule mangas. Kion vi diras pri mia propono, Kvelulo?”

“Mi akceptas,”decidis la viro. “Mi helpos kaj vi povos fari la plej multan laboron. Sed mia edzino foriris kapti rugajn angilojn hodiau, do kelkaj el vi devos varti la infanojn.”

Cifoneroj promesis fari tion, kaj la infanoj malpli timis kiam la Mikscifona Knabino sidigis por kunludi. Ili ankau ekamis Toton, kaj la hundo permesis ke ili karesu lian kapon, kio multe gojigis la etulojn.

Estis multaj falintaj arboj proksime al la domo kaj la Kvelulo prenis sian hakilon kaj dishakis ilin en egallongajn stipojn. Li prenis la sekigosnuron de la edzino por kunligi la stipojn, tiel ke ili estos ?oso, kaj Ojo trovis kelkajn lignajn striojn kaj najlis ilin laulonge de la suproj de la stipoj, por pli ?rmigi ilin. La Birdotimigilo kaj Doroteo helpis kunruli la stipojn kaj porti la lignajn striojn, sed ili bezonis tiom da tempo por fari la ?oson ke la vespero jam alvenis guste kiam oni ?nis, kaj je la vespero revenis de ?skaptado la edzino de la Kvelulo.

La virino montrigis kolerema kaj malbonhumora, eble car si kaptis nur unu rugan angilon dum la tuta tago. Kiam si sciigis ke sia edzo uzis sian sekigosnuron, kaj la stipojn kiujn si volis kiel brullignon, kaj la tabulojn per kiuj si intencis ripari la tenejon, kaj multajn orajn najlojn, si multe kolerigis.

Cifoneroj volis skui la virinon, por bonkondutigi sin, sed Doroteo parolis al si per amikema tono kaj diris al la edzino de la Kvelulo ke si estas Princino de Oz kaj amikino de Ozma kaj ke kiam si reatingos la Smeraldan Urbon si sendos al si multajn novajn objektojn por kompensi la ?oson, inkluzive de nova sekigosnuro. Tiu promeso kontentigis la virinon kaj si baldau farigis pli afabla, dirante ke ili rajtos resti dumnokte en sia domo kaj komenci sian vojagon sur la rivero la sekvan matenon.

Tion ili faris, pasigante agrablan vesperon kun la Kvelula familio kaj ricevante tiajn komplezojn kiajn la povruloj povis proponi al ili. La viro multe gemis kaj diris ke li trolaboris per sia hakado de la stipoj, sed la Birdotimigilo donis al li du pilolojn pli ol li promesis, kaj tio sajne komfortigis la pigrulon.

Назад Дальше